image

In the photo: The opening (prof. Humphrey Tonkin, prof. Ilona Koutny, the dean of the Faculty of Modern Languages and Literature prof. Maciej Karpiński, dr Ida Stria, Michael Farris)

Fourth Interlinguistic Symposium at AMU

The fourth international interlinguistic symposium organised by the Interlinguistic Studies programme (Institute of Linguistics, Faculty of Modern Languages and Literature, Adam Mickiewicz University, Poznań, Poland) was held September 21-22, 2017 in Poznań. The main subject was: The role of international languages from the time of Zamenhof to the modern multicultural world . The topics of the conference related to cooperation in the face of linguistic and cultural challenges from the 19th century until now.

For the Thursday opening the Rector of AMU, Prof. Andrzej Lesicki, sent a letter of congratulations; His personal high estimation of the 20 years of Interlinguistic Studies was expressed by Prof. Maciej Karpiński, Vice-Dean of the Faculty of Modern Languages and Literature; Stefan MacGill offered greetings on behalf of the Universal Esperanto Association, of which he is the Vice-President. The first plenary lecture, Esperanto: A Language Policy Assessment, by Humphrey Tonkin was open for the university community. Věra Barandovská-Frank followed with a lecture on the subject of interlinguistics and presented the preliminary edition of her interlinguistics textbook.

Friday morning there were also two plenary lectures. Ilona Koutny, the director of Interlinguistic Studies outlined the 20 year history of the programme connecting it with the 50 year history of university instruction of Esperantology and interlinguistics which began with the Esperanto department at Budapest University in 1966. Sabine Fiedler illustrated how humour works in Esperanto with many entertaining examples.


Detailed programme (PDF): Programme

Book of abstracts (PDF): Abstracts


Ni intervjuis mallonge niajn prelegintojn, kiuj kontribuis al la programo
kaj de la simpozio, kaj de la sesio de la Interlingvistikaj Studoj.

prof. dr Ilona Koutny (UAM, Pollando)

image

La Interlingvistikaj Studoj kiujn vi iniciatis en UAM, atingis sian 20-jariĝon. Kiel vi vidas la rolon de la Studoj?

La eksteraj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj estas unikaj en sia tipo – tiaj kompleksaj studoj similaj al filologioj ekzistas nur en la Lingvistika Instituto de UAM. Dum 3 jaroj ili provizas la gestudentojn per bazaj konoj pri ĝenerala lingvistiko, interlingvistiko, internacia kaj interkultura komunikado kaj fokusiĝas al la lingvistiko, kulturo kaj movado de la internaciskale disvastiĝinta kaj nature funkcianta planlingvo esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri instruado, komunikado, tradukado, lingvistiko kaj literaturo de esperanto aú pri planlingvoj.

Kelkdeko da gestudentoj venintaj el diversaj landoj eŭropaj, amerikaj kaj aziaj finstudis uzante la surlokajn semajnajn sesiojn en ĉiu semestro kaj la distancajn eblojn por pliprofundigi siajn konojn sub la gvido de lokaj kaj diverslandaj profesoroj. Dum la ĉi-septembra sesio 12 gestudentoj prezentis sian finan laboraĵon kaj finekzameniĝis. Samtempe komencis siajn studojn la 7a interlingvistika grupo kun 21 gestudentoj el 12 landoj (Ĉinio, Koreio, Turkio, Brazilo, Usono, Francio, Svisio, Germanio, Hispanio, Rusio, Kazaĥio kaj Pollando).

Okazis ankaŭ interlingvistika simpozio tuj post la nova sesio. Kio estis ĝia ĉefa celo?

Ĉiun trian jaron, jam la 4-an fojon, ni (kadre de la Interlingvistikaj Studoj) organizas internacian interlingvistikan simpozion (21-22.09.2017) por doni eblecon al interlingvistoj, esperantologoj kaj fakuloj pri internacia komunikado diskuti pri problemoj rilataj al la lingva flanko de internacia komunikado, la rolo de planlingvoj kaj pri aktualaj demandoj de la lingvo kaj kulturo de esperanto. Ĉi-jare ĝi fokusiĝis al la Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo kun la celo festi la Zamenhof-jaron (100-jariĝo de lia morto) kaj la 20-jariĝon de la Studoj. Ĝi estis malfermita por granda publiko kun la oficialaj lingvoj: esperanto, angla kaj pola. Ĉ. 80 partoprenantoj el diversaj landoj traktis lingvopolitikon, planlingvojn kaj lingvistikon, literaturon, movadon kaj instruadon de esperanto en 3 paralelaj sekcioj dum du tagoj, entute okazis 50 prelegoj.


prof. dr Věra Barandovská-Frank (AIS, San Marino)

image

Dum via prelego vi skizis la eblajn terenojn de interlingvistiko. Kial vi entute verkis libron pri interlingvistiko?

Interlingvistiko estis en 1930 difinita kiel lingvistika branĉo okupiĝanta pri internaciaj helplingvoj, poste aldoniĝis lingvafrankaoj, piĝinoj, kreoloj, lingvopolitiko, plurlingveco, historio de lingvokreado, literaturo en planlingvoj, lingvoplanado, konstruitaj lingvoj en la reto kaj aliaj. Fascinas, ke oni difinis interlingvistikon ĉiam pli larĝe kaj interdiscipline, do estas multo por esplori kaj priparoli. Mia libro prezentas ĉefe la planlingvan flankon de interlingvistiko kun la celo orientigi la gestudentojn de la Interlingvistikaj Studoj kaj aliajn interesiĝantojn en la vasta tereno de planlingvoj kies nombro jam transpaŝis mil kaj daŭre kreskas en la reto.

Kio estas la diferenco inter esperanto kaj ekz. la konstruita lingvo Klingon?

Laŭ ekesto-maniero esperanto estas planlingvo (konstruita lingvo: conlang) same kiel Klingon; laŭ uzadcelo temas pri internacia helplingvo (auxlang) kun granda reala lingvokomunumo kaj la klingona estas fikcia, arta lingvo (artlang) kreita por fikcia lingvokomunumo.


prof. dr Humphrey Tonkin (Hartford University, Usono)

image

Via publika prelego dum la simpozio rilatis al Esperanto: lingvopolitika taksado. Kiun rolon povas havi esperanto en lingvopolitiko?

Kiel planita lingvo, esperanto prezentas interesan ekzemplon de tio, kion oni nomas „korpusa planado” – pliampleksigo de la leksiko aŭ gramatiko de lingvo por taŭgigi ĝin por la ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj, kaj de „statusa planado” – kongruigo de la rolo de lingvo al la sociaj cirkonstancoj kiuj ĉirkaŭas ĝin. El tiu modelo oni povas multon lerni pri la procezoj de lingva politiko, precipe kiam oni esploras la interagon de la lingvo mem kun la movado (aŭ komunumo) de esperanto-parolantoj. Esperanto estas iusence laboratoria modelo de la funkciado de lingvoj en socio.

Vi gvidis ankaŭ kursojn pri esperanta kulturo kaj literaturo. Kiun kulturon havas „artefarita” lingvo? Kiel vi povus karakterizi la esperantan literaturon?

Kvankam la projekto el kiu ekestis Esperanto, estis kreita de unu homo, de sia komenco esperanto evoluis same kiel ĉiuj aliaj lingvoj – ĉefe per interago kaj kreivo de siaj uzantoj. Tiu natura evoluo de la lingvo neeviteble kondukis al la kreado de literaturaj verkoj en la lingvo. La literaturo samtempe kreis por esperanto apartan kulturon, kaj tiu aparta kulturo stimulis literaturan kreemon. Kompreneble, la esperanto-literaturon kreis kaj kreas homoj, kiuj uzas esperanton kiel duan lingvon. Ili celas samtempe krei en esperanto tion kion oni trovas en etnaj lingvoj (literaturon) kaj ankaŭ tion kio estas unike internacia, tutmonda. Do esperanto estas samtempe unika en si mem kaj internaciisma en sia vidpunkto kaj disvastiĝo.


dr Katalin Kováts (Edukado.net, Nederlando)

image

Iuj specialiĝis pri instruado de esperanto kadre de la Interlingvistikaj Studoj. Kie entute eblas instrui esperanton?

En Hungario jam ekde 1966 eblas lerni la internacian lingvon en ĉiu nivelo de la eduka sistemo kaj trapasi abiturientan ekzamenon pri ĝi. Ankaŭ en Francio eblas jam trapasi abiturientan ekzamenon pri esperanto, kaj ĵus ekestis pozitiva decido pri ĝia eksperimenta instruado en mezlernejoj. Francio urĝe bezonas multajn diplomitajn instruistojn. En Brazilo paŝon post paŝo venkas en la Parlamento la propono enkonduki esperanton en la lernejajn programojn. En Ĉinio ekzistas baza lernejo kie plurcent infanoj lernas Esperanton kiel la unuan fremdan lingvon. Ni povas mencii la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto en Amsterdam, universitatajn kursojn en Rusio, Germanio, Francio, Japanio, Italio, Usono, Ĉilio, Brazilo, dekojn da mezlernejoj kaj multajn elementajn lernejojn dise en la mondo. Ĉu tio ne estas pruvo pri tio, ke ni bezonas instruistojn?

UAM en Poznan estas unika loko, nuntempe nur ĉi tie eblas akiri universitatan studatestilon pri interlingvistiko kaj instruado de esperanto. Ni provas ekipi la studentojn per materialoj, konoj, praktiko, kunlaborebloj, ankaŭ per la paĝaro edukado.net, kies redaktoro mi estas. La studentoj en Poznan estas pioniroj en siaj landoj kaj povas sekvi la poznanan modelon.

La angla jam estas ĉie instruata. Ĉu esperanto havas iujn ŝancojn, avantaĝojn?

La facila lernebleco de la regula esperanto kaj ĝia lernfaciliga valoro por aliaj (ĉefe novlatinaj) lingvoj certe estas avantaĝo por infanoj kaj ne nur. La eblo senpere interkomunikiĝi per lingvo sendependa de landoj kaj politiko, la ŝanco ĝui interkulturajn spertojn, vojaĝi, amikiĝi estas la plej fortaj argumentoj por lerni esperanton. Ni havas ankaŭ ekzamensistemon laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro.


raportis: prof. dr Ilona Koutny
dr Ida Stria

Contact details:
Interlinguistic Studies, Institute of Linguistics,
Adam Mickiewicz University
al. Niepodległości 4,
PL-61-874 Poznań, POLAND
interlingv@gmail.com / interlin@amu.edu.pl
http://www.amu.edu.pl/~interl/

The conference is held under the auspices of:

Polish Minister of Foreign Affairs

image

Universala Esperanto-Asocio

image

National Heritage Board of Poland

image

Honorary Committee

  • Ambassador of Austria in Poland, dr Thomas Buchsbaum

    image
  • President of Universal Esperanto Association (UEA), prof. dr Mark Fettes


Media patronage

Radio Poznan

image
Interlingvistikaj Studoj