image

En la foto: La nova grupo 2014-2017

Rekorda interesiĝo pri la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano

La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉehio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la Interlingvistikaj Studoj de UAM la 6-an fojon ekde 1998. Bonvenigis ilin la vicdekanino de la Novfilologia Fakultato, prof. Aldona Sopata, kaj la gvidanto de la studoj, prof. Ilona Koutny.

La brazila entuziasmo videble kreskis malgraŭ la granda distanco kaj portis freŝan koloron al la eŭropa paletro. La varbado estis nun pli grandskala, dank' al la paĝaro edukado.net, UEA kaj ESF. Ĉi-lasta disponigis bazan stipendion al 13 partoprenantoj. Edukado.net sukcese lanĉis kampanjon por helpi financi la vojaĝkostojn al Pollando de kelkaj partoprenantoj.
ESF antaŭ nelonge lanĉis subtenkampanjon ”AMU Poznanon!” por la sekva semestro, ja la regula partopreno postulas grandan sindediĉon de la gestudentoj. Koran dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun helpis.

Dum la semajna intensa sesio de la unua semestro okazis kurso pri interlingvistiko kun Vera Barandovska-Frank (Germanio, profesoro de AIS), donante superrigardon pri planlingvoj, al kiu kontribuis Ivan Colling (el Brazilo), kiu ĵus finis siajn interlingvistikajn studojn ĉe AMU. Esperantan kulturon enkondukis Zbigniew Galor (prof. en la Universitato de Szczecin, Pollando), al tio adoniĝis interesaj prelegoj pri lingvo kaj kulturo de Sabine Fiedler (prof. en la Universitato de Leipzig, Germanio), pri la e-gazetaro de Jukka Pietiläinen (docento en la Universitato de Tampere, Finnlando) kaj pri esperanta radiofonio de Barbara Pietrzak (Pola Retradio, estrarano de UEA).

La unuan periodon de la Esperanta literaturo prezentis tradicie Tomasz Chmielik (tradukisto, Pollando) kaj Lidia Ligęza (poetino el Krakovo, Pollando). Fonetikon kaj fonologion – startante de ĝeneralaj bazaj nocioj al karakterizo de esperantaj sonsistemo kaj prononca normo – entreprenis Ilona Koutny (gvidanto de la IS, prof. de AMU) kaj Nicolau Dols Salas (prof. en la Universitato de la Balearaj Insuloj). Post koncizaj prezentoj kaj diskutoj de ĉiuj studobjektoj sekvos hejma laboro.

La sesio donis eblecon ankaŭ al la finaj ekzamenoj de la malnovaj gestudentoj: 7 persistuloj (3 el Brazilo, po unu el Germanio, Hungario, Litovio kaj Svislando) prezentis interesajn rezultojn de sia laboro: Ivan Colling: Ĉu la polurita spegulo estas fleksebla kaj amika? Kelkaj konsideroj pri logikeco, reguleco, simpleco en lingvoj; Guilherme Jardim: Analizo de la rilato inter spiritismo kaj esperanto en Brazilo; Rita Moraes: Du similaj vojoj; Anja Christina Stecay: Funkcio de kieeco en esperantaj krimromanoj; Szabolcs Szilva: Klasifikado de planlingvoj; Snaiguole Malych: Ĉu esperantistoj agas inter si alimaniere ol kun neesperantistoj?; Mireille Grosjean: Komunikado en Afriko. Informoj pri la laboraĵoj aperos en Edukado.net. Ili intencas daŭrigi siajn esplorojn.

La unujaran instruistan trejnadon (kunlabore de UAM, ILEI kaj Edukado.net) finis 5 partoprenintoj (Annie Grente kaj Marielou Cochard el Francio, Martin Ptasinski el Germanio, Luis Ladeira el Portugalio kaj Karina Oliveira el Brazilo) kaj akiris ILEI-atestilon pri instruado. Sukcesan aplikon al ili!

La sesion sekvis la 3-a Interlingvistika Simpozio (25-26.09.2014), kun ĉefa temo de internacia komunikado. Ĝi estis malfermita al neesperantistaj kontribuantoj kiuj konsistigis pli ol kvaronon de la prelegantaro. Malfermis ĝin vicrektoro de UAM kaj parolis la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto. Prelegoj estis prezentataj en esperanto, pola kaj angla, ili temis pri lingvopolitiko, interkultura komunikado kaj diversaj aspektoj de esperantologio kaj interlingvistiko. La programo kaj resumoj troviĝas en la retejo de la studoj. Elektitaj artikoloj aperos en la universitata lingvistika revuo JKI (Lingvo. Komunikado. Informado).

La bankedo kunigis la malnovajn kaj novajn gestudentojn, instruistojn kaj prelegantojn en agrabla etoso en la manĝejo Jowita. Gastis kaj laŭdis la aranĝon vicdekano de la Novfilologia Fakultato kaj la direktoro de la Lingvistika Instituto. La gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj transdonis 10-jaran son- kaj videoarkivon de la studoj al la reprezentantoj de la Viena Esperanto-Muzeo, CDELI (Centro de dokumentado kaj esploro pri la lingvo internacia en La Chaux-de-Fonds, Svisio) kaj Edukado.net.

La semajnon finis la 30-a Arkones, fama kaj riĉa kultura aranĝo kun muziko, filmoj, teatraĵoj kaj multaj diskutoj. En ties programoj multnombre kontribuis ankaŭ prelegintoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj.

Multaj bildoj pri la septembra sesio troviĝas ĉe Edukado.net (Fotoalbumo "Poznan 2014 septembro").

Interlingvistikaj Studoj