image

En la foto: La grupo 2017-2020 kun Ilona Koutny en la fakultata biblioteko

VARMA VINTRA SESIO EN POZNANO

Kiel kutime, komence de la jaro (inter la 3-a kaj 10-a de februaro 2018) okazis la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en UAM, Poznano.

Alvenis 14 gestudentoj el 10 landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Rusio, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando).

Post la konsultiĝo kaj ekzamenoj, lunde komenciĝis la kursoj de la dua semestro: Michael Farris prezentis la ĝeneralajn regulojn de morfologio kaj sintakso, eluzante la sciojn de la diverslingva partoprenantaro. Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik enkondukis la studentojn en la duan periodon de esperanta literaturo. La multkultura konsisto de la grupo donis fekundan bazon al Ilona Koutny trakti diversajn flankojn de komunikado (la studentoj praktike povis kompari la diversajn korpolingvaĵojn). Ŝi gvidis kurson ankaŭ pri esperanta gramatiko, kie la interesiĝemaj studentoj povis ekkoni kaj diskuti la problemojn de esperanta morfologio, inkludanta radikkarakteron.

image

En la foto: Prelegoj pri komunikado vekas grandiozan etoson.

La varma etoso montriĝis ankaŭ dum la komuna vespero: pluraj partoprenantoj prezentis poemojn kaj kantojn. Krom ili ankaŭ loka esperantistino Zuzanna Kornicka kantis kaj gitarludis.

image

En la foto: Koreaj kaj ĉinaj gestudentoj ĝojas pri la eblo studi interlingvistikon en Pollando.

La sesion sekvis sabata ekskurso al Toruno, kie post urborigardado kaj vizito de Studio P en la Junulara Kulturdomo, Maria Pokrzywnicka prezentis en la Etnografia Muzeo la ĉiutagan vivon el la epoko de Zamenhof. Poste ŝi gastigis la gestudentojn per mielkuko kaj ludigis ilin kadre de la interkultura karnavala renkontiĝo. (Vidu la raporton: Interkultura karnavala renkontiĝo en Toruń.)

image

En la foto: Interlingvistikaj studentoj kiel lernejanoj el la frua 20-a jc. (en la toruna Etnografia Muzeo)

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Interlingvistikaj Studoj