12

Oct.

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio (1-7.02.2014) en la universitato Adam Mickiewicz, Poznano kun partopreno de dudeko da gestudentoj el 10 landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po 2 el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Rusio, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio).

La populara kaj diskutiga kurso de prof. H. Tonkin pri nuntempa esperanto-movado estis publika kaj allogis ankaux gastojn.

La sesio estis la lasta por la tri-jara interlingvistika grupo, kie persista dekopo laboris en tri specialigxoj:

1) internacia kaj interkultura komunikado kun Zbigniew Galor, Barbara Pietrzak, Ilona Koutny, Humphrey Tonkin kaj Michael Farris;

2) esperanta literaturo kun Humphrey Tonkin kaj Tomasz Chmielik;

3) metodiko de esperanto-instruado kun Katalin Kovats kaj Ilona Koutny.

La lasta estis komuna arangxo por la unu-jara instruista trejngrupo, kiu havis ankaux minikursojn pri literaturo kaj gramatiko. Dum la semajno okazis ankaux ekzamenoj kaj priparolo de diplomlaborajxoj, kies prezento estas planita por la septembra sesio.

Dum sia intensa semajna vizito, Humphrey Tonkin prelegis ankaux anglalingve pri lingvaj rajtoj en la Lingvistika Instituto, en kies kadroj funkcias la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj kaj la rektoro de UAM amike akceptis lin.

La merkreda komuna vespero abundis en programoj dank' al la ricxaj spertoj de la partoprenantoj kaj donis eblecon renkontigxi kun kelkaj poznanaj esperantistoj. Poste, semajnfine okazis sunplenaj kaj bonetosaj ekskursoj al Gniezno (malnova katedralo) kaj al Szamotuly (kastelo kun ricxa kolekto). Fotoj pri la aranĝo videblas en Facebook kaj en la fotoalbumo de Edukado.net.

En septembro estas planata starto de nova interlingvistika grupo. Interesiĝantoj pri interlingvistiko kaj esperantologio, kiuj volas sekvi seriozajn studojn kaj akiri atestilon pri interlingvistiko aligxu al la eksteraj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj, unikaj en la mondo! Kontakto cxe la sube indikita adreso.