Wera Blanke

Wera BLANKE (nask. en1933 en Leipzig), germanino, estis i.a. lumgradisto (en filmtekniko), aktorino, labor- kaj kreo-terapiistino.
Esperantisto ekde 1979, ŝi okupiĝis pri terminologiaj problemoj kaj terminologia laboro en Esperanto, esploris kaj verkis pri planlingvaj impulsoj por la estiĝo de la terminologio-scienco, aparte ĉe Eugen Wüster (1898-1977) kaj Ernest Drezen (1892-1937), iniciatis la Terminologian Esperanto-Centron de UEA (fondita en 1987). Laŭ sugesto de la Informcentro por Terminologio en Vieno ŝi ricevis la specialan premion „Eugen Wüster".

wera@blanke-info.de

Publikaĵojn de Wera Blanke bv. vidi en la aldonita PDF-dokumento.