Michael Farris

Michael FARRIS naskiĝis en Florido (Usono) en 1957. Post liceo li havis diversajn postenojn, fine malkovris lingvistikon kaj diplomiĝis pri ĝi en 1986. Dum kelkaj jaroj li laboris en administra oficejo de la universitato. Li venis al Pollando en 1991 kaj komencis esplorojn pri la pola gestolingvo kaj publikigis la unuajn sciencajn artikolojn ĉi-kampe. Li magistriĝis en 1998 en la Lingvistika Instituto de UAM (lia diplomlaboraĵo temis pri fonologio kaj fonema transkribo de gestolingvoj), kie li komencis labori ekde 1992. Ekde 1995 li transloĝiĝis al Pollando. Tiam li komencis lerni (post iuj provoj antaŭ jaroj) pli serioze ankaŭ esperanton.

En la instituto li instruis ĝis nun ne nur praktikan anglan (skribadon kaj publikan paroladon), sed ankaŭ tradukadon kaj kursojn pri lingvistiko de gestolingvoj; enkondukon de surkampa metodiko (teknikoj por malkovri la strukturon de ankoraŭ ne priskribita lingvo); enkondukon al kultura komparo; praktikan komunikadon; kursojn pri lingvo, penso kaj kulturo; pri vivo, institucioj kaj kulturo de Usono kaj (kun prof. Ilona Koutny) enkondukon al internacia komunikado kaj internaciaj lingvoj.

En la programo de Interlingvistikaj Studoj li instruas ĝeneralan morfologion kaj sintakson, ĝeneralan leksikologion kaj semantikon.

Elektitaj publikaĵoj:

2013: Serioza libro pri la vivo de Zamenhof. Recenzo: Aleksander Korĵenkov. Zamenhof: The life, works and ideas of the author of Esperanto, La Ondo de Esperanto, No. 6 (224).

2012: Lexical and Grammatical Properties of Personal Pronouns in Vietnamese: Deicticity and Relationships" Rocznik Orientalistyczny, Tom LXV, Zeszyt 1, pp 41-50.

2010: Not by the hands alone: Function of non-manual features in Polish Sign Language (kun Piotr Tomaszewski). En: B. Bokus (red.): Studies in the psychology of language and communication (289-320). Varsovio: Matrix.

2009: Ĉu vere ekzistas esperanta kulturo?. En: S. MacGill (red.), La 42-a ILEI Konferenco en Krakovo Simpozia Libro (37-40). ILEI: Krakovo.

2003: Notes on the categories of logical person and grammatical person. En: 4th International Conference of PhD Students, University of Miskolc.

1997: Sign Language Transcription and the Structure of the Syllable in Sign Language: An Introduction. Lingua Posnaniensis XXXIX: 7-24.

1994: Sign Language Research and Polish Sign Language. Lingua Posnaniensis XXXVI: 13-36.