Zsófia KÓRÓDY

Zsófia KÓRÓDY:

Profesio:
Mi diplomitiĝis pri Esperanto, la angla kaj la hungara lingvoj en la universitato Eötvös Loránd (ELTE) en Budapeŝto, Hungario. Mi laboris kiel profesia lingvoinstruistino ĉefe en gimnazio Németh László en Budapeŝto, sed ankaŭ gvidis lingvokursojn en universitatoj. Post trapaso de postdiplomaj studoj ĉe ELTE mi fariĝis mentoro por instrukapabligo de universitataj studentoj.

Esperanto-movado:
Mi aktivas en la Esperanto-movado ekde 1978, estis vicprezidanto de HEJ (Hungara Esperanto-Junularo) kaj de TEJO, estrarano de HEA (Hungaria Esperanto-Asocio), inter 2006-2013 mi estis estrarano de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj respondecis pri instrukapabligo, ekzamenoj kaj Esperanto-centroj. De 2016 mi estas membro de la Elekta Komisiono de ILEI kaj komitatano C de UEA.

Ekzamenanto:
Mi estas rajtigita ekzamenanto por la angla lingvo laŭ la TELC-ekzamenoj en Germanio, ekzamenanto por Esperanto de ELTE Origó Nyelvi Centrum (Budapest, Hungario), de GEI (Germana Esperanto-Instituto), membro de IRE (Internacia Rajtigita Ekzamenantaro) de ILEI kaj ekzamenanto laŭ la UEA/KER ekzamenoj. Mi partoprenis en la ellaborado de nova ekzamensistemo laŭ KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) por UEA kaj estas ĝia komisiito por rilatoj kun ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo).

Laboro:
Ekde 2003 mi vivas en Herzberg am Harz kaj laboras kiel komisiito de GEA (Germana Esperanto-Asocio) por instruado. Mi instruas Esperanton en la Esperanto-klubo, en lokaj lernejoj, ĉe VHS (Volkshochschule, Plenkreskula Edukinstitucio en Germanio), enlandaj kaj internaciaj kursoj, prizorgas la bibliotekon de Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg, organizas kaj gvidas kursojn kaj trejnsesiojn por instrukapabligado. Mi multe kontribuis al tio, ke la urbo fariĝu Esperanto-urbo; mia instru- kaj organiza agado, ellaborado kaj gvidado de projektoj celas la disvastigon de Esperanto en la urbo kaj regiono, respektive la konatigon de la urbo al la tuta mondo. Mi kunlaboras en eŭropaj klerigprojektoj, realigas ĝemelurbajn kaj internaciajn, lernejajn interŝanĝprogramojn.

Honorigoj:
Honorinsigno de HEA (1987),
Honordiplomo de urbo Herzberg pro volontula laboro (2010),
Diplomo pri Elstara Agado de UEA (2013),
Honora membro de ILEI (2015).

Publikaĵoj:
Fakartikoloj en IPR (Internacia Pedagogia Revuo) kaj aliaj Esperanto-gazetoj,
Zsófia Kóródy-Baross: Gramatika ekzercaro (HEA, Budapest, 1987),
Kunlaboranto de Hungara-Esperanta Mezvortaro (HEA, Budapest, 1996),
Esperanto de nivelo al nivelo (Kóródy Zsófia, Kovács Márta, Salamonné Csíszár Pálma, dr. Szabó László, 2008).