Nicolau Dols

Nicolau DOLS naskiĝis en Majorko, 1967. Magistriĝis pri lingvistiko en University of Sheffield, 1993, doktoriĝis ĉe Universitat de les Illes Balears, 2000. Universitata instruisto ĉe la Universitato de la Balearaj Insuloj kaj nuntempe dekano de la Fakultato de Homaj Sciencoj, fake fonologo. Membro de la Kataluna Akademio (Filologia Sekcio de la Instituto pri Katalunaj Studoj) ekde 2014.

Li esploras ĉefe la katalunan gramatikon, la infanan fonologion, tradukteorion kaj historion de lingvoscienco. Li verkis kune kun Max W. Wheeler kaj Alan Yates Catalan: a Comprehensive Grammar (Londono: Routledge, 1999).

Pri Esperanto li verkis "Perspektivoj en fonologia kaj fonetika esplorado de Esperanto" (Internacia Kongresa Universitato, Bialistoko, 2009) kaj "Phonology and morphology and the limits of freedom in an artificial language" (Język. Komunikacja. Informacja, tom 7. 2012: 37-52).

Plena listo de publikaĵoj