Interlingvistikaj studoj de UAM

Interkultura komunikado


La suba artikolo estis prezentata kiel prelego enkadre de Internacia Kongresa Universitato dum la 83a Universala Kongreso de Esperanto en Montpeliero (Francio) 1 - 8a de aŭgusto 1998 kaj aperis en:
Wandel, A. (red. 1998): Internacia Kongresa Universitato. Rotterdam: UEA.

Interkultura komunikado


de Ilona Koutny, Adam-Mickiewicz-Universitato, Poznań (PL)


Enkonduko

Interkultura komunikado ĉiam ekzistis en formo amika aŭ malamika, ĉar homoj vivis en apartaj grupoj, havantaj apartan kulturon. Sed en la malnovaj tempoj la interkultura komunikado estis pli malofta (rezervita al vojaĝantaj komercistoj, al la elito kun pli da eksteraj kontaktoj aŭ al homoj loĝantaj ĉe limregionoj), ja homgrupoj vivis pli izolite unu de la aliaj.

Nuntempe interkulturaj kontaktoj preskaŭ iĝas parto de nia ĉiutaga vivo, ja tra la amaskomunikiloj ni povas enaŭdi kaj envidi en la vivon de aliaj - eĉ foraj - nacioj, kaj mem vojaĝante en aliaj landoj, ni spertas la diversecon kaj alfrontas la komunikadan problemon. Tannen (Oksaar 88) eĉ diris, ke la sorto de la Tero dependas de interkultura komunikado.

La interkultura komunikado plej ofte supozigas situacion, kiam almenaŭ unu el la partneroj ne uzas sian gepatran lingvon. Ĉu validas tiam normoj, naciaj aŭ internaciaj? Kiaj konfliktoj, miskomprenoj povas okazi, se oni ne sufiĉe regas la alian kulturon?

Sekve ni traktos la problemon, ĉu Esperanto kreis sian propran kulturan fonon, kiu speguliĝas en lingvouzo kiel ĉe etnaj lingvoj aŭ ĝi estas portanto de iu "universala" kulturo (tie ni komparos ĝin al la angla lingvo uzata internacie), aŭ ĝi simple peras la naciajn kulturojn sen sintezo. Ĉu ni havas kondutnormojn aŭ ni estas simple pli toleremaj al la alia konduto?

Por pli bone kompreni la problemon unue ni prezentos, en kiu senco ni uzas kulturon kaj kiun rilaton havas kulturo kaj lingvo, la ĉefa komunikadilo, poste diversajn flankojn de komunikado de gestoj ĝis lingvaj formoj de alparolo, peto, rifuzo ktp. ĉefe en eŭropa kunteksto.

1. Kulturo

Sen diskuti diversajn kulturdifinojn (kiuj abundas), mi aplikas tiun en vasta senco, do, kulturo entenas laŭ nia aliro:

  1. artaĵojn (el la tereno de literaturo, pentrado, skulptado, muziko ktp.);
  2. historion, geografion, religion;
  3. instituciojn (kulturajn, edukajn, politikajn, ktp.);
  4. materiajn signojn de la homa vivo (vestaĵoj, potoj, manĝaĵoj, ktp.);
  5. sociajn kutimojn, morojn, konduton, pensmanieron, valorjuĝojn;
  6. lingvon.

Ofte oni pensas nur pri la unuaj 3 elementoj de la kulturo, ili aperas en diversaj libroj, se temas pri la kulturo de iu lando (‘civilisation’ france, ‘civilta’ itale, ‘Landeskunde’ germane), sed la aliaj 3 estas same gravaj por ekkoni iun popolon. La kulturon de sia medio oni alproprigas dum la ensociiga procezo, en tiu senco ne eblas vivi ekster kulturo. Konscie aŭ ne, individuo karakteriziĝas per ĝi, sed la individua kulturo entenas en diversaj gradoj la kulturajn elementojn kaj estas traplektita per individuaj trajtoj.

Kiuj 5 aferoj venas en vian kapon koncerne Francion, Germanion, Aŭstrion, Rusion, Japanion, Hungarion, ... Esperanton?

Laŭ internacia enketo la sekvaj rezultoj estis ekz. Francio: vino, Parizo, Dépardieu, manĝaĵoj, modo; Germanio: biero, Berlino, Goethe, aŭtoŝoseoj, seriozeco; Aŭstrio: Vieno, Klimt, skiado, Sissy, Mozart. El tio vidiĝas, kiom variaj aferoj kolektiĝas sub kulturo.

2. Kulturo kaj lingvo

Lingvo estas parto kaj portanto de kulturo, por ĉiuj kultureroj ĝi havas esprimon, ĝi spegulas la spiriton de siaj parolantoj.

Specialaj materiaj objektoj, la t.n. realaĵoj (‘realioj’) kaŭzas problemojn por la tradukado, ekz. manĝaĵoj, kiel la franca bouillabaisse, la slava barszcz aŭ la hungara gulyás, specialaj vestaĵoj kiel la japana kimono aŭ la diversaj neĝospecoj ĉe la eskimoj, kamelospecoj ĉe araboj ktp.

Analizante lingvojn oni povas havi informojn pri la vivmaniero en malnovaj tempoj, ekz. la pruntovortoj atestas pri la kontaktoj de inter popoloj, pri la uzataj iloj, kultivitaj plantoj. La finnan kaj hungaran parencecon kaj vivtenon el fiŝkaptado malkovras nur kelkaj bazaj vortoj.

Lingvoj diverse mapas la mondon, kutime la signifoj de diverslingvaj vortoj ne komplete koincidas, ekz. arbo kaj ligno (kiel F: arbre kaj bois, A: tree kaj wood, G: Baum kaj Holz) estas du diversaj vortoj, la hungara havas nur unu vorton fa (rusa: djerevo) por ambaŭ nocioj. La angla wood kaj franca bois signifas siavice ankaŭ ‘arbaro’.

 
E arbo ligno arbaro
F arbre bois
A tree wood
G Baum Holz Wald
H fa erdöö

Samas la kazo de haŭto kaj ledo (F: peau kaj cuir, A: skin kaj leather, G: Haut kaj Leder), kiuj hungare: bõr. Dume la angla havas 2 vortojn por la besto kaj la manĝaĵo: pig kaj pork (kp. pola: s'winia kaj wieprzowina), la aliaj menciitaj lingvoj kontentiĝas per unu vorto: F: porc, G: Schwein, H: disznó, baze ankaŭ Esperanto la saman vorton: porko.

Koncerne la familiajn rilatojn ĉe kelkaj lingvoj la sekso estas pli grava kaj laŭ tio ili distingas la gefratojn, do ekzistas vortoj por ‘frato’ kaj ‘fratino’: A: brother – sister, F: frère – soeur, G: Bruder – Schwester, P: brat – siostra, sed en aliaj lingvoj, kiel la hungara la aĝo estas pli grava, tiel ekzistas vortoj: báty ‘pli aĝa frato’, öcs ‘pli juna frato’ – nõvér ‘pli aĝa fratino’, húg ‘pli juna fratino’ kaj testvér ‘gefrato’. Se oni nepre volas uzi ‘frato’n aŭ ‘fratino’n, oni povas fari kunmetitan vorton, sed ties uzo estas malofta. Hungare oni kutime diras: két testvérem van ‘mi havas du gefratojn’, kiu ne estas bone tradukebla al la angla aŭ franca, eĉ la esperanta traduko estas misa, ja gefratoj supozigas fraton kaj fratinon, dume la hungara esprimo tion ne entenas, povas temi same pri du fratoj aŭ du fratinoj. Tiujn ekzemplojn ni povus longe daŭrigi (disdivido de koloroj, ktp.)

Kiel aspektus suno, luno kaj morto, sed vi devus ilin personigi? Pripensu! ....

Mi faris eksperimentojn kun diverslingvaj homoj, kaj la rezultoj grandparte pruvis tiun supozon, ke la genro - en tiuj lingvoj, kie tiu gramatika kategorio ekzistas - grave influas la imagon: la germana ‘morto’ estas estas iu serioza, kruela, nigre vestita viro (der Tod), la franca kaj la pola plie nigre vestita virino (la mort kaj śmierć), la ‘suno’ aperas en formo de viro aŭ virino ore vestita brilanta (F: le soleil, G: die Sonne) aŭ eventuale kiel ridanta infano (P: słońce). Pro tiuj diferencoj malfacilas traduki poemojn uzantaj alegoriojn, simbolojn, ili povas aperi tute stranga en alia lingvo (Jakobson 1958).

La hungara eĉ kaze de pronomoj ne distingas genron, nek sekson, tiel ne kaŭzas problemon, skribi pri aŭ por iu, kies sekson oni ne scias, do la lingva seksismo ne aperas kiel problemo, sed aperas problemo ĉe la tradukoj. Povas okazi en iu romano, ke ĉe la 5-a paĝo ni ankoraŭ ne scias, ĉu temas pri li aŭ ŝi, kvankam ni jam multe scias pri la ĉefrolulo. Kiel redoni la saman necertecon en la aliajn menciitaj lingvoj?

Tute alie konceptas la mondon ekzemple la ĉinoj, kie la pli komplikaj vortoj havas internan strukturon kaj signifon pro la kunmeto el ideogramoj: tiel helikoptero estas suprenleviĝanta maŝino.

Sur tiuj diferencoj baziĝas la hipotezo de Sapir–Whorf, laŭ kiu la lingvo determinas nian pensadon, la ekkonon kaj la komprenon de la mondo. En ekstrema formo, tio kondukas al neebleco de komunikado inter malsamlingvanoj. En pli modesta formo ĝi atentigas pri la lingva relativeco, tio estas la lingvaj formoj influas la nekonscian komprenon. Laŭ interkulturaj esploroj lingvoj estas sufiĉe elastaj por esprimi diversajn kulturaĵojn, kvankam ne sammaniere.

Kiel ni vidis, kulturo kaj lingvo intime ligiĝas unu al la alia. Se okazas diverĝo en la kulturo, tion kutime sekvas ankaŭ diverĝo en la lingvo, nuntempe oni jam parolas pri brita, usona kaj aŭstralia anglaj lingvoj (kaj eĉ pri aliaj variantoj, pensu pri tiuj parolataj en ekskolonioj). Post la disiĝo de serboj kaj kroatoj, ankaŭ la serbokroata lingvo tuj dissplitiĝis al serba kaj kroata kaj la tiea lingvopolitiko plifortigas la diversiĝon. Dum la apartiĝo de iama GDR jam komenciĝis elformiĝi iu orientgermana variaĵo de la germana. Tamen ankaŭ tio povas okazi, ke malsamaj kulturoj uzas la saman lingvon: irlandanoj, indianoj kaj nigruloj en Usono la anglan, sed ankaŭ en tiuj kazoj oni povas rimarki diferencojn.

3. Kulturo, lingvo kaj komunikado

La komunikado estas baza funkcio de la lingvo kaj tiel havas striktan rilaton kun kulturo. Estas du flankoj: la sendanta (parolanto) kaj ricevanta (aŭskultanto), kiuj roloj kutime alternas, do temas pri interkomunikantoj (interparolantoj). Jen la konata komunikada skemo de Jakobson:

 
kunteksto
mesaĝo
sendanto –––––––––––––––––– ricevanto
kodo
kanalo

La kunteksto rilatas al la realaĵo kaj la kanalo povas esti rekta aŭ ekz. telefono. La komunikado tiam estas vere efika, se krom la komuna kodo, t.e. lingvo ankaŭ la situacio estas konate de la partneroj kaj la al tio ligiĝantaj kulturaj konoj.

3.1. Nelingva komunikado

La komunikado povas okazi parole aŭ skribe, do lingve, sed ne nur! Tre gravas aliaj komunikeblecoj, kiuj plifortigas, kompletigas la lingvan komunikadon, sed ili povas eĉ anstataŭi tion (la pantomimo tion eluzas arte), aŭ ŝanĝi ties bazan signifon, aŭ malfidindigi tion. Tiuj estas:

  • paralingvaj, kiel intonacio, ritmo, tono aŭ laŭteco, silento. Oni povas esprimi ironion per intonacio, la origine laŭda frazo iĝas mallaŭdo: Bone vi faris tion! Krome koleron, miron ĝojon ktp., unuvorte sentojn. Rido, ploro, sopiro, fajfado, ktp estas esprimivaj voĉaj signoj. La La interpreto de silento dependas de la kulturo: ĉe azianoj esprimas respekton, ĉe francoj malamikecon.
  • nelingvaj, kies parto estas aŭtomata, tiel universala, sed per lernado certagrade regebla kaj alia parto lernata dum la ensociiga procezo, tiel kulturdependa:
  • rigardo: esprimas i.a. ĝojon, malĝojon, timon, interesiĝon laŭ la konata diraĵo "la okuloj estas la spegulo de la spirito", tamen la kutimo rigardi en la okulojn de la interparolanto jam estas kulturdependa, la usonanoj kaj eŭropanoj faras tion, ĉe azianoj tio ne estas deca, ĉe kelkaj afrikaj popoloj aŭ la amerikaj indianoj oni devas eviti la okulkontakton pro respekto al. pli maljuna homo. Kuntiro de brovoj esprimas malaprobon;
  • kapmovo: kapskuo kutime signifas neadon kaj kapklinado jesadon, sed ĉe la bulgaroj ĝuste inverse;
  • mieno, t.e. vizaĝesprimo esprimas sentojn senvole, kiel ruĝiĝo la honton, oscedo la enuon, buŝo la ĝojon aŭ malĝojon, paŭtante la malkontenton;
  • gestoj estas abundaj kun plej diversaj signifoj, ekz. aplaŭdo por plaĉo (en Germanio pli popularas la frapado sur la tablo), mansvingo ĉe adiaŭo, movo per la fingroj por alvoko, levitaj du fingroj ĉe ĵuro, montro de dikfingro por boneco de io ktp. (detale ĉe Axtell 1997, Pease 1996, Jarza,bek 1994); La uzo de gestoj dum parolado diversas laŭ nacioj: norduloj malmulte gestadas, dume suduloj ofte;
  • korpoteno esprimas sintenon al la situacio, partnero: rekta korpo kun levita kapo montras fierecon, kliniĝo humilecon, tirado de ŝultroj nescion, neinteresiĝon;
  • distanco inter parolantoj dependas de la regionoj, en nordaj landoj pli granda (kaj malgranda distanco signifas intimecon), en sudaj landoj pli malgranda kaj ankaŭ tuŝoj estas permesataj, ekz. frapado de ŝultro ĉe kontento (detale ĉe Hall 1969).
  • eksterlingvaj, kiel vestaĵo, personaj objektoj (okulvitroj, cigaredo, juveloj ktp.), tempouzo (precizeco). Germanoj estas konataj pro sia precizeco, grandaj malfruoj signifas malrespekton de la alia. En multaj sudaj landoj la tempo ne estas io strikta

3.2. Lingva komunikado en socia interago

Kutime en sociaj interagoj validas normoj por la kondutmanieroj, dependaj de socia statuso, intimeco de la interrilato, aĝo kaj sekso, kiuj diferencas ankaŭ laŭ diversaj kulturoj. Tiuj ĉi rilatoj manifestiĝas en la vortelekto, uzataj gramatikaj formoj kaj en la akompanantaj nelingvaj fenomenoj. La bazaj elementoj de la lingva komunikado akompanata de nelingvaj konduteroj povas esti nomataj kulturemoj analogie al fonemo, morfemo (Oksaar 1988). Nun ni traktos nur kelkajn el tiuj (kp. Koutny 1994, 1998).

Salutoj

La salutoj signalas la rekonon de la alia(j) persono(j) kaj komencas la socian interagon, krom la interrilato de la interparolantoj determinas ilin la alveno / foriro kaj la tagoparto, kie eĉ povas esti diferencoj inter diverslingvanoj, ja por la plej multo de eŭropanoj la 20-a horo estas vespero, sed por britoj jam nokto (tiel See you tonight povas esti miskomprenata). Ekzistas formalaj (alveno – foriro) kaj neformalaj (alveno – foriro) salutoj:

 
  formale ne-formale
  alvene forire alvene forire
A Good morning / afternoon / evening, Hello Good bye Hi, Hey Bye
F Bonjour, Bonsoir Au revoir, A bientot Salut A bientot
G Guten Morgen / Tag / Abend Auf Wiedersehen Hallo Tschüss
P Dzień dobry, Dobry wieczór Do widzenia Cześć? Cześć, Na razie
H Jó reggelt / napot / estét Viszontlátásra Szervusz, Szia, Heló Szia
E Bonan matenon / tagon / vesperon Ĝis revido Saluton Ĝis

Kutime la formalaj formoj estas neŭtralaj kaj uzeblaj en ĉiuj situacioj kaj la neformalaj estas markitaj, do uzeblaj en nur en amika rondo. Tamen la hungaraj formoj estas alternativaj, la formalaj salutoj ne uziĝas inter geamikoj. En Eo Saluton ne estas markita kaj uzeblas neŭtrale.

La nelingva elemento de la salutado estas plej ofte la manpremo, kies forteco kaj ofteco dependas: en aziaj landoj se entute okazas, tiam ĝi estas malforta, ja forteco esprimas agresemon, ili preferas la kliniĝon (Axtell 1997). Germanoj pli sisteme manpremas ol poloj aŭ hungaroj. La kisoj estas kutimaj elementoj de salutado inter bonaj geamikoj kaj familianoj, se la kontakto ne estas ĉiutaga en amerikaj kaj eŭropa kuntekstoj (ankaŭ la nombro varias), sed male en azia. Tion povas akompani la brakumado. La mankiso estas malofta, sed ĝentilaj polaj viroj ankaŭ nuntempe kisas la manon de virinoj, hungaroj nur uzas la esprimon Kezét csókolom ‘Mi kisas vian manon’, sed ili jam ne faras. La maorioj kaj la eskimoj kunfrotas sian nazon.

Alparoloj

La alparoloj apartenas al la lingva ĝentileco, dependas de sociologiaj faktoroj kaj efektive startigas aŭ pluigas la interparolon. La aziaj ĝentilecformoj estas sufiĉe komplikaj, ni restas nur en eŭropa kaj amerika kuntekstoj. Por pli bone prezenti la diversajn eblecojn, ni uzos 4 kategoriojn laŭ la divido de Hall (1966) anstataŭ la duuma formala / neformala:

  • publika rilato: kazo, kiam la interparolantoj ne konas unu la alian (surstrate, en vendejo, publika kunveno, ktp.);
  • socia rilato: kazo, kiam la interparolantoj nur supraĵe konas unu la alian (en oficejo, loka vendejo, ktp.);
  • persona rilato: inter personoj, kiuj bone konas unu la alian, sed ne estas intimaj amikoj (konatoj, bonaj najbaroj, kolegoj, ktp.);
  • intima rilato: inter geamikoj kaj familianoj.

En la sekva tabelo ni prezentos la alparolojn en kelkaj eŭropaj lingvoj kaj Esperanto uzante simplajn nomojn (unue virinoj, poste viroj) neglektante socian pozicion, kiu ofte rezultigas nesimetriajn alparolojn (S-ro profesoro / doktoro <–> S-ro Grand / Petro reciproko laŭ la aĝo kaj konateco de la lernanto / paciento).

 
  rilato
lingvo publika socia persona intima
A Ma’am - Sir Mrs. / Ms. / Miss Smith - Mr Smith Mary - Peter Mary - Pete
H Hölgyem / Asszonyom - Uram Kovács úr - ? Mária - Péter Mária - Péter
Marika - Peti
P Proszę pani - Proszę pana Pani Kowalska - Panie Kowalski Pani Mario - Panie Piotrze
Pani Marysiu - Panie Piotrusiu
Maria - Piotr
Mario - Piotrze
G (Meine Dame - Mein Herr) Frau / Fräulein Schmidt - Herr Schmidt Frau Sch. - Herr Sch. Marie - Peter
F Madame / Mademoiselle - Monsieur Mme / Mlle Grand - M. Grand Marie - Pierre Marie - Pierre
E Sinjorino - Sinjoro
Samidean(in)o
S-ino / F-ino Grand - S-ro Grand Maria - Petro Maria - Petro
Marinjo - Peĉjo

Tiuj estas diversaj uzeblaj formoj, kio ne signifas, ke ili estas same ofte uzataj en diversaj lingvoj, francoj kaj poloj multe pli ofte uzas la alparolon sinjor(in)o ol usonanoj (sinjor(in)o + familia nomo ne uzatas) aŭ hungaroj, kaj finnoj tute evitas la alparolon. En la hungara ofte uzatas alparoloj bácsi ‘oĉjo’ kaj néni ‘onjo’ en neoficialaj rilatoj, se estas granda aĝdiferenco, eĉ en la kazo de infano al. plenkreskulo tiuj estas devigaj. En la pola uzo ‘sinjor(in)o’ + persona nomo estas transira formo inter la oficiala kaj amika rilatoj, esprimas respekton kaj estas sendepende de aĝo. Ankaŭ en la portugala en Brazilo 'uziĝas sinjor(in)o' + persona nomo, tio eĉ kun la titolo estas imagebla male al la pola. En aziaj lingvoj estas pli variaj formoj determinataj de la aĝo kaj socia statuso kaj la uzo de persona nomo nur en vere intima rilato estas permesebla.

En Esperanto, en publikaj kaj sociaj rilatoj samidean(in)o, poste sinjor(in)o estas uzata kaj cetere kutime la persona nomo (nepublikigita malgranda enketo far mi en 1994), tio signifas, la usona uzo, aŭ la pli neformala eŭropa uzo regas eĉ se ĉeestas azianoj, almenaŭ en eŭropa aŭ amerika kuntekstoj.

La uzataj formoj ŝanĝiĝas ankaŭ dum la tempo, la alparoloj iĝas pli senperaj, pli ofte oni uzas la personan nomon nun ol antaŭ unu generacio. Ĉu influo de la usona uzo? Kaj de multo alia, kio ŝanĝiĝis dum tiu periodo. Politikaj ŝanĝoj same povas influi la lingvouzon, interese montras tion la kazo de la hungara. Dum la 40 jaroj de ‘kamarado’-periodo ‘sinjoro’ preskaŭ kaj ‘sinjorino’ tute malaperis, nun post la reĝimŝanĝo, kiam tiuj denove necesas, la formo ‘s-ro Kis’ reviĝis, sed multe malpli oftas ol en Germanio, Francio aŭ Pollando, kaj la alparolo ‘s-ino Kis’ ne sukcesis reviviĝi, do oni iel elturniĝas (Koutny 1998). En Pollando la formoj ‘kamarad(in)o’ kaj ‘sinjor(in)o’ paralele ekzistis, kaj la unua senspure malaperis.

T/V-formoj kaj la verba konjugacio

Temas pri formala / neformala kontaktiĝo esprimata per la pronomoj (el la latina tu kaj vos) kaj verba konjugacio, kiu havas rilaton kun la alparoloj. La eŭropaj lingvoj kutime aplikas tiun eblecon, sed la angla ne, la aziaj lingvoj havas komplikan sistemon por esprimi la rilaton inter la interparolantoj. Ni vidu la pronomojn kaj la uzitajn verboformojn en la antaŭaj lingvoj (sg: singularo, pl: pluralo):

 
  rilato
lingvo publika socia persona intima
G Sie +pl3 Sie +pl3 Sie +pl3 du +sg2
F vous +pl2 vous +pl2 vous +pl2 tu + sg2
H (ön) +sg3 (ön) +sg3 (maga) +sg3, (te) +sg2 (te) +sg2
P pan(i) +sg3 pan(i) +sg3 pan(i) +sg3 (ty) +sg2
A neniu distingo en la nivelo de pronomoj kaj konjugacio
E

Tiuj ĉi formoj estas kutime simetriaj, sed eblas ankaŭ nesimetriaj uzoj en certaj kazoj pro diversa socia statuso aŭ aĝo. La aĝo havas pli grandan influon en la hungara kaj tie eĉ ekzistas kroma verba formo por esprimi ĝentilecon: Mit tetszik csinálni? ‘kion plaĉas al vi fari?’ La transiro al la T-formo estas influata de multaj aferoj, kiel aĝo, sekso (virinoj inter si multe pli facile uzas la T-formon ol malsamseksuloj, almenaŭ en la hungara). Ankaŭ aparteno al la sama grupo (kiel komunaj kurso, partio, socia movado kaj laborloko) havas sian signifon por elekti la pli solidaran T-formon. Ekz. en hungaraj laborlokoj estas ofta la tuja reciproka T-formo.

Junaj homoj plie uzas la T-formon inter si kaj la aĝlimo pli ŝoviĝas. Oni povas rimarki specialan uzon en la reklamoj, kiuj volas esti pli senperaj, pli ofte uzas imperativon ol oni uzas en la interpersona parolado. Interesa fenomeno estas la T-formo de polaj reklamoj, kiu tute ne kongruas kun la kutima uzo.

Petoj, ofertoj

La socia interago havas tipajn situaciojn, kie diversaj ĝentilecformoj validas. Tiuj formoj diferencas de lingvo al lingvo. Koncerne petojn, ni prezentas nur la situacion de gastigado, ekz.:

 
lingvo demandoj
F Prenez place, s’il vous plait! Servez-vous des gateaŭ! / Prenez des gateaŭ!
G Nehmen Sie Platz! Nehmen Sie ein Stück Kuchen!
A Will you sit down? Would you like to take a piece of cake?
P Proszę usiąść! Proszę wziąć ciastko! / Proszę poczęstować się ciastkami!
H Tessék, üljön le! Vegyen süteményt!
E Bonvolu sidiĝi! Prenu kukojn!

La gastiga peto estas senpera, kutime akompanata per ‘bonvolu’ en pluraj lingvoj, sed la angla lingvo preferas la demandan formon en ĝentila peto anstataŭ la imperativo (ĉi lasta sonas kiel ordono). Wierzbicka (1991) detale analizas la diferencon inter la angla kaj pola: la angla donas eblecon al la partnero por mem decidi per tiu demanda formo kaj poste ne insistas pri la gastigado, dume la pola (aŭ hungara!) esprimas la deziron de la parolanto. La bona pola aŭ hungara gastiganto ankaŭ tiam volas manĝigi sian gaston, se tiu ne estas manĝema.

4. Interkultura komunikado

Kiel ni vidis ĝis nun, la komunikado estas determinita de kulturdependaj normoj. La membroj de la parolkomunumo pli-malpli alproprigis ilin dum sia vivo. Se iu ne laŭ tiuj normoj kondutas, kaŭzas problemon en la komunikado, intence aŭ ne, povas ofendi la partneron kaj havi tute alian efikon ol li/ŝi celis. Surbaze de komuna kultura fono eblas fari aludojn, kiuj estas nekompreneblaj aŭ eĉ ne rimarkitaj far alikulturano.

En interkultura komunikado kutime almenaŭ unu el la interparolantoj ne uzas sian gepatran lingvon. Ĉu la aŭtomatiĝintaj normoj de la gepatra kulturo manifestiĝas aŭ oni sukcesas konduti laŭ la alia normo? Ĉefe la eksterlingvajn konduterojn estas malfacile reprogrami. Tiel povas okazi, ke eŭropano etendas sian manon, sed japano samtempe kliniĝas. La kisoj donataj pro amikeco povas ĝeni la alian, en kies kulturo tio povas okazi nur en tre intima rilato. Simile ĝeno povas ekesti, kiam la alia pli proksimiĝas ol tiu estas kutima, oni instinkte retropaŝas. Aŭ la virino el norda lando povas miskompreni la proksimiĝon la viro el suda kulturo, kvankam temas nur pri aliaj kutimoj.

Se iu eksterulo kontaktas la membrojn de iu kulturo en ilia lingvo, tiam la normoj de tiu ĉi kulturo validas, do la fremdulo devas adaptiĝi. Por regi iun fremdan lingvon, ne sufiĉas alproprigi la fonetikajn, morfologiajn, sintaksajn kaj semantikajn konojn pri tiu lingvo, sed necesas ankaŭ la kulturajn elementojn, kiuj manifestiĝas en la parolkomunikado aŭ akompanas ĝin, do la kulturemojn. Tiujn vere alproprigi oni povas nur vivante en la alia lando.

Ofte okazas interkomunikado en internacia kunteksto (konferencoj, kunvenoj, renkontiĝoj) uzanta iun trian lingvon, fremdan por ambaŭ partneroj. Ĉu ekzistas normoj por internacia komunikado? Aŭ oni ĉiam devas adaptiĝi al la kulturaj normoj de la lingvo uzata por komuniki?

Tre gravas la kapablo senti la situacion de la partnero, la t.n. empatio, la fortostreĉo por tio kaj la malfermiteco por la alia proksimigas la partnerojn (Buda 1992). La homa konduto havas komunajn elementojn biologie determinatajn, la mieno, la rigardo kaj la tono same esprimas la sentojn en ĉiuj kulturoj kaj oni same malkodas ilin ĉie. Ankaŭ la problemoj de la parolo, kiel ekhaltoj estas universalaj. Tiuj povas helpi en la ĝusta interpreto de la mesaĝo.

Koncerne gestojn oni devas esti singarda, ĉar estas diferencoj inter diversaj landoj kaj kelkaj povas esti miskomprenataj, same oni devas eviti la rektan tradukon de idiotismoj. Tio povas okazi ankaŭ parolante Esperanton, ja la lingvo estas sufiĉe elasta por redoni alilingvajn strukturojn, tamen la figuraj sencoj povas eskapi.

Alia fenomeno estas la disvastiĝo kaj universaliĝo de modaj tendencoj: la junuloj simile vestas sin, entuziasmas por la samaj muzikaj grupoj, la samaj filmoj kaj libroj furoras en diversaj mondopartoj. Preskaŭ ĉie oni trinkas kokakolon kaj portas ĝinzon. La amaskulturo iĝas internacia. La nuntempaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj jam havas influojn al multaj landoj (ekz. oleokrizo, malfortiĝo de la dolaro, falo de la komunisma sistemo). Pro tio oni povas paroli ne nur pri naciaj kulturoj, sed ankaŭ pri iu internacia homa kulturo, same kiel oni povas paroli ankaŭ pri la kulturo de diversaj grupoj ene de iu nacio (kiel junulara kulturo).

La angla lingvo ofte plenumas la rolon de internacia komunikilo. Sed kiu angla? La brita, usona, aŭstralia aŭ alia? Plej ofte tio estas nur iuspeca Basic English, kiu malhavas la plenan kulturan ŝargon de iu ajn angla, leksike kaj strukture estas limigita, ja la interparolantoj alproprigis ĝin diversgrade. En internacia kunteksto ne estas postulo konduti kiel anglo aŭ usonano, do surpreni alian identecon, pli gravas transdoni la originan mesaĝon, prefere esprimi ion el la kulturo de la interparolantoj kaj kompreni ion el la alies kulturo. En tiu senco la angla kun sia propra kulturo povas eĉ malhelpi.

5. Esperanta kulturo

Por pli bone kompreni la specifojn de la interkultura komunikado per esperanto, ni ekzamenu la konsistigajn partojn de la esperanta kulturo laŭ nia antaŭa aliro.

Artaĵoj

estas malmultaj kompare kun aliaj kulturoj, kaj kelkaj kiel arkitektaĵoj tute mankas; skulptadon reprezentas Zamenhof-bustoj kaj kelkaj medaloj aŭ moneroj, e-temaj pentraĵoj maloftas; kelkaj filmoj kaj teatraĵoj atestas ankaŭ pri la maloftaj eblecoj de komunaj travivaĵoj. Martorell (1998) asertas, ke esperanta rokmuziko estas "vivanta espokulturfenomeno", ekzistas kelkdeko da artistoj kaj muzikgrupoj, kiuj koncertas kaj eldonas siajn muzikaĵojn (JoMo, Persone, Amplifiki, Kajto nur mencii kelkajn).

La literaturo estas la sola kulturtereno, kiu estas mezurebla al tiu de aliaj lingvokomunumoj. La origina literaturo baziĝas sur la ĝeneralaj homaj kaj specialaj esperantistaj travivaĵoj. Versoj el Zamenhof, Baghy aŭ Schwartz (nur mencii kelkajn klasikulojn) iĝis elementoj de la ĉiutaga kulturo (flugilhavaj vortoj).

Historio, geografio, ...

Post pli ol 110-jara ekzistado Esperantio, pli precize esperanto-movado havas historion kun prosperaj, stagnaj kaj krizaj periodoj. Geografia mapo de Esperantio ne estas kontinua, sed male diskreta, la ĉefajn lokojn konsistigas lokoj kun forta e-movado aŭ kultura agado, signalas ilin ofte asocioj, centroj (Rotterdam kun UEA, Budapeŝto kun HEA, Eventoj, E-fako en la universitato, Gresillon kun sia Esperanta Kulturdomo, SanFrancisko kun la Someraj Universitataj kursoj, Tokio kun Japana E-Instituto ktp.)

La plej diversreligianoj apartenas al esperanto, sed Oomoto kaj Bahaa religio donas al Esperanto pli grandan rolon. La slogano de Oomoto estas "unu dio, unu mondo, unu lingvo".

Institucioj

Esperantio havas siajn instituciojn organizajn, edukajn, kulturajn kaj fakajn kun organoj kaj eventoj: UEA kun revuo Esperanto kaj UK, landaj asocioj, Literatura Foiro, Belartaj Konkursoj, ILEI kun IPR kaj regula konferenco, ktp.

Specialaj materiaj signoj

troviĝas malmultaj en Esperantio: kelkaj insignoj, flagoj, Zamenhof-bustoj, la zeoj rememorigos arkeologojn post kelkaj jarcentoj pri iama e-kulturo.

Kutimoj, komunaj kredoj, pensmaniero

Inter la esperantistoj troviĝas tre diversaj homoj kun diversaj kutimoj, kredoj kaj pensmanieroj, ĉar oni ne alproprigas Esperanton dum la edukado, kiel okazas ĉe aliaj lingvoj, oni renkontiĝas kun la elementoj de esperanta kulturo nur sporade, ne sisteme, kelkaj terenoj povas esti tute nekonataj. Ĉu ekzistas tipa esperantisto? Tio estas same abstraktaĵo kiel por aliaj nacioj. Melnikov pretigis interesan studon pri la kulturaj scioj de tipa e-isto (1992).

Tamen ĉiuj kredas en la valoro de Esperanto, kiel internacia komunikilo, multaj ankaŭ en tio, ke ĝi devus efektive plenumi la rolon de internacia lingvo kaj eĉ batalas por tio. E-istoj okupiĝas pri la plej diversaj aferoj, sed ĉiuj interesiĝas pri alinacianoj, estas malfermitaj por aliaj realaĵoj, ja ili uzas la lingvon ĝuste por internacia komunikado. Piron (1993) eĉ asertas, ke Esperanto havas spiriton, pro kiu ni sentas solidaraj kun la valoroj de aliaj popoloj ... kiu igas niajn dialogojn tiuj inter egaluloj kaj riĉaj je homaj valoroj.

Lingvo

Kiel ĉiu lingvo, ankaŭ Esperanto havas siajn specialaĵojn. Piron parolas pri 3 atutoj: Esperanto

  1. sekvas la spontanan vortigon (ĝeneraligebleco de reguloj),
  2. vivanta lingvo kun la influo de diversaj popoloj,
  3. helpas la studadon de aliaj lingvoj.

La logika vortformado ebligas la regadon de la lingvo, esprimi kelkfoje aferojn, kiujn ni ne povas vortigi en nia gepatra lingvo. Ĝi ne estas fremda lingvo, sed propra, kiel Piron diras, "Esperanto estas pli profunde en nia menso ol aliaj fremdaj lingvoj, tie, kie pensado spontane transiĝas al vortoj". Esperantismoj aŭ esperantonimoj ekzistas, sed ili lingve plej ofte estas travideblaj, kiel altabliĝi, ellitiĝi, desupri, taksii teatren fulme, aliaj plene kompreneblaj nur konante la esperantan kulturon, kiel krokodilo, kabeiĝi, eterna komencanto, UK, finvenkisto, pracelano, ktp. Malmultas la spegulaj tradukaĵoj el aliaj lingvoj kiel libroteni, terpomo, kiujn oni devas lerni kiel tuton. Esperanto spegulas ne nur siajn proprajn spertojn, sed certagrade ankaŭ tiujn de siaj fontolingvojn (Ankaŭ esperante la 'suno leviĝas'!). Tio neeviteble spegulas pli el la eŭropa pensado, tio evidentiĝas, se ni analizas Esperanton semantike...

La interna fleksebleco de la lingvo ebligas esprimi sin tre diverse, samtempe koncize kaj trafe, krome oni estas komprenata je nivelo tiel vaste interkultura (Piron 1989).

El ĉio tio vidiĝas, ke Esperanto havas sufiĉe riĉan kulturon, kvankam ne en ĉiuj terenoj same disvolviĝintan kiel aliaj lingvokomunumoj, ja mankas la ensociiga procezo. Melnikov (1985, 92) detale priskribas la kulturajn sciojn de tipa esperantisto (tio ne signifas la plejmulton!).

Koncerne la nelingvan komunikadon esperantistoj ne havas speciale elformitajn normojn, ili kutime agas laŭ siaj naciaj kutimoj – evidentiĝas ankaŭ el mia enketo ĵus farita rapide tra la interreto pri salutoj. Same la lingva interago estas influata de la gepatralingvaj normoj. Mi esploris nur la uzadon de alparolformoj, kaj montriĝas granda simileco inter la esperanta uzo kaj la gepatralingva. Tamen la uzo de neformalaj sinturniĝoj estas pli ofte uzataj, ja pro la limigita uzo de Esperanto, temas pri la fenomeno de solidareco inter la membroj de la grupo, kiu implicaj la pli personajn formojn.

Por Auld (1986) plej gravas "spirita tradicio kaj etoso de grupo pli aŭ malpli granda", kiu ampleksas morojn, kutimojn kaj artojn. Li konsideras esperantan kulturon kiel inkluzivan, "ĉar ĝi ne celas esprimi la apartaĵojn de iu grupo, sed ĉion, kio estas komuna al ĉiuj homoj en ĉiuj mondpartoj ... Ĉar per elementoj el siaj kulturoj naciaj kaj rasaj la esperantistoj ankaŭ kontribuas inkluzivige al la kulturo sennacia". La bazo por tio estas la kultura dulingveco de esperanto-parolantoj.

Konkludoj

Interkultura komunikado envolvas kulturon kaj lingvon, kaj devas trovi ponton inter ilia diverseco. Por interkompreniĝi necesas komuna lingvo kaj por efike interkompreniĝi malfermiteco kaj toleremo al la alikulturano kaj certa komuna kultura bazo en iu ajn komuna lingvo oni interkomunikiĝas. Oni devas esti konscia, ke la neatendita reago plej ofte ne fontas el la insultemo de la alia, sed pro la aliaj kutimoj.

Kiam oni interkomunikiĝas en la angla aŭ en esperanto, oni plej ofte volas mesaĝi ion el sia propra kulturo kaj ekkoni ion el la alia kulturo. Esperanto estas pli fleksebla kiel lingvo, pro tio oni kapablas pli bone transdoni ion el sia propra kulturo (vd. ankaŭ diversajn tradukojn!) ol se oni komunikas en alia fremda lingvo, al kies normoj kaj formoj oni devas konformiĝi por ke la mesaĝo estu komprenata, estas pli da ebleco por miskomprenoj pro la rigidaj formoj.

Esperanto servas kiel pontolingvo en diversaj niveloj: interparolado, transmeto de literaturaj verkoj (ekz. la ĉina traduko de la hungara Johano la brava de Petöfi pere de Esperanto) kaj ankaŭ en maŝina tradukado (vd. DLT), ĉar ĝi kapablas esprimi diversajn kulturaĵojn pro sia fleksebleco, kaj ĝi baziĝas sur elformiĝanta internacia kulturo.

Samtempe ĝi havas sian propran kulturon riĉigitan de diversaj naciaj kulturoj, kiuj kontribuis kaj kontribuas al ĝia evoluo. Ne ĉiuj posedas tiun ĉi kulturon aŭ ne samnivele, tiel komunikado (speciale humuraĵoj) aludanta al esperantaj kulturaĵoj ne ĉiam trafas sian celon, eble eĉ pli ofte ne ol en naciaj kulturoj, kie la komunaj spertoj pli multas. Sed uzo de Esperanto en tiu senco estas alia ol interkultura komunikado, temas pri decida alpreno de ĝia kulturo, identiĝo kun Esperanto.

 


 

Bibliografio

Auld, W. (1986): Kulturo kaj internacia lingvo. Chapeco: Fonto

Axtell, R.E. (1997): Gesztusok [origine angle: Gestures]. Pécs: Alexandra

Buda B. (1992): Kommunikáció és kultúra [Komunikado kaj kulturo]. IN: Hidasi J. (red.): Kultúra, viselkedés, kommunikáció. Külkereskedõknek, idegenvezetõknek, diplomatáknak, utazóknak [Kulturo, sinteno, komunikado. Por eksterakomercistoj, fremdulgvidantoj, diplomatoj, vojaĝantoj]. Budapest: Közgazdasági és Jogi Kiadó

Csiszár E. (1994): Heredi kulturon esperantistan. IN: Aktoj de internacia scienca simpozio "Esperanto 100-jara". Vieno: Pro Esperanto, Maribor: Interkulturo

Dasgupta, P. (1987): Towards a Dialogue between the Sociolinguistic Sciences and Esperanto Culture. IN: Language Problems & Language Planning 1987/3

Hall, E. T. (1969): Rejtett dimenziók [origine angle: The Hidden Dimension]. Budapest: Hatter Kiado

Hováth K. (1997): Semantikaj problemoj en Esperanto. Pri la interrilato inter polisemio kaj sinonimio. IN: Koutny I., Kovács M. (red.): Struktura kaj socilingvistika esploro de Esperanto. Budapest: Steleto & ILEI

Jakobson, R. (1958): Fordítás és nyelvészet [Tradukado kaj lingvistiko]. IN: Bart, I., Klaudy K. (red. 1986): A fordítás tudománya [Scienco de tradukado]. Budapest: Tankönyvkiadó

Jarząbek (1994): Gestykulacja i mimika. Słownik. [Gestoj kaj mienoj. Vortaro]. Śląsk: Katowice

Koutny I. (1994): Nyelvi és kulturális kommunikáció az idegen nyelven [Lingva kaj kultura komunikado en fremda lingvo]. IN: IV. Országos Alkalmazott Nyelvészeti Konferencia [4-a Landa Konferenco pri Aplikata Lingvistiko]. Budapest: BME

Koutny I. (1998): Pragmatics of formal-informal interaction in Hungarian in a cross-cultural approach. Aperonta IN: PSICL 34

Martorell, F. (1998): Esperanto-muzik-kulturo. Ĉu mito aŭ realo? manuskripto

Melnikov, A. (1985): Specifeco de fonaj scioj de la personoj uzantaj Esperanton. IN: Acta Interlinguistica. 12-a Scienca Interlingvistika Simpozio. Varsovio: ACI

Melnikov, A. (1992): Specifaj kulturaj scioj de la Esperantista kvazaŭetno kaj ilia respeguliĝo en la koncerna lingvaĵo. Rostov-na-Donu: la aŭtoro

Oksaar, E. (1988): Kulturemtheorie. Ein Beitrag zur Sprachverwendungsforschung. Hamburg: Joachim Jungius-Gesellschaft der Wissencshaften

Pease, A. (1996): Testbeszéd [origine angle: Body Language]. Budapest: Park Kiadó

Piron, C. (1987): Creativité et expression linguistique. IN: M. Duc Goninaz (red.): Studoj pri la internacia lingvo. Gent: AIMAV

Piron, C. (1989): Esperanto el la vidpunkto de verkisto. Vieno: Pro Esperanto

Piron, C. (1994): Le défi des langues. Du gachis au bon sens. Paris: L'Harmattan

Raŝic, N. (1994): La rondo familia. Pisa: Edistudio

Sakaguchi, A. (1993): Esperanto - eine lebende Sprache. IN: Das Kommunikations- und Sprachenproblem in der Europäischen Gemeinschaft. Inwieweit könnte eine Plansprache zu seiner Lösung beitragen. Brussel: Europäisches Parlament

Tiŝljar, Z. (1997): Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj. Maribor: Interkulturo & Zagreb: Libro TIM

Wierzbicka, A. (1991): Cross-Cultural Pragmatics. The Semantics of Human Interaction. Berlin: Mouton de Gruyter. "Trends in Linguistics"

Wood, R.E. (1979): A voluntary, non-ethnic, non-territorial speech community. IN: W.F. Mackay, J. Omstein (red): Sociolinguistic studies in language contact. The Hague: Mouton de Gruyter

 


La supra teksto aperis unuafoje en elektronika versio (kune kun tekstoj de aliaj prelegoj)  en retpaĝo far Simono Pejno: (http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/m_inkul.htm)
Ni liveras ĉi tie ties fidelan kopion nur adaptitan al la grafika aspekto de nia TTT-ejo kaj kun korektoj de rimarkitaj eraroj koncerne polan prestiparon.

Ĝisdatigita 2012.02.21