• slide

    Interlingvistikaj Studoj

    en la Universitato Adam Mickiewicz

  • slide

    Esperantologio

    Gramatiko Literaturo Historio!

    Eminentaj specialistoj !

    Esperanto uzata dum la prelegoj kaj diskutoj

  • slide

    Trijara postdiploma kursaro

     Ĝenerala kaj Aplikata lingvistiko

     Internaciaj lingvoj

     Interkultura komunikado

Rekorda sesio en UAM, Poznano

La ĉi-septembra interlingvistika sesio (17-23.09.2016) estis jam la 5a por la gestudentoj, kiuj antaŭ du jaroj komencis siajn postdiplomajn studojn en kadre de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz.

Legu pli...

Intervjuo kun profesorino Ilona Koutny

Dum la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas (Litovio) Irina Gonĉarova faris intervjuon kun prof. UAM Ilona Koutny.

Iru al la filmejo

Forpasis Detlev Blanke

Tute neatendite venis tre malĝojiga novaĵo: Detlev Blanke mortis la 20.08.2016.

Legu pli...

Ilona Koutny gvidis kurson dum Baltiaj Esperanto-Tagoj

Ilona Koutny gvidis mallongan kurson pri Esperanto en interkultura komunikado dum BET-52 en Birštonas (Litovio, 2-10 de julio 2016). La kurso okazis en interaga maniero kun multaj diskutoj kaj demandoj.

Legu pli...

Michel Duc Goninaz - prelegoj kaj intervjuoj

Ni invitas por konatiĝi kun intervjuoj kaj fragmentoj de filmitaj prelegoj de la forpasinta kolego Michel Duc Goninaz.

Legu pli...

Doktora disertaĵo pri artefaritaj lingvoj

La 4-an de marto 2016 Ida Stria (magistrino pri etnolingvistiko kaj partoprenanto de la nunaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj) sukcese defendis sian doktoran disertaĵon pri interlingvistiko.

Legu pli...

Jubilea volumo de la interlingvistika revuo JKI

Ĵus aperis la jubilea volumo de la universitata lingvistika revuo JKI 10 (Lingvo. Komunikado. Informado), kiu estas dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio.

Legu pli...

Specialiĝoj kaj instruista trejnado 2016/17

En la tria jaro de la studoj, nome en la studjaro 2016/17 okazos specialiĝoj pri internacia kaj interkultura komunikado, esperanta lingvistiko, esperanta literaturo kaj instruado de Esperanto.

Legu pli...

La kvara interlingvistika sesio en UAM (30.01-5.02.2016)

Ne nur komence, en septembro 2014, la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj progresas en siaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio.

Legu pli...

Riĉa septembra programo en Poznano

Fine de septembro la esperanta vivo en Poznano vigliĝas pro la universitata interlingvistika sesio kaj la kultura festivalo Arkones. La kunordigo de la du aranĝoj jam de jaroj montras bonajn rezultojn.

Legu pli...

La sesa interlingvistika grupo sukcese kaj bonetose daŭrigas siajn studojn en UAM

Inter la 31.01 kaj 06.02.2015 okazis la dua sesio de la aktuala grupo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM. La gestudentoj la unuan fojon alfrontis ekzamenojn post diligenta semestra laboro hejme.

Legu pli...

Lingvo.info finiĝis

Finiĝis la projekto lingvo.info - multlingva retejo por interesiĝantoj pri lingvoj de Eŭropa Unio. La Interlingvistikaj Studoj estis unu el la 9 partneroj kunlaborantaj, uzante ankaŭ Esperanton.

Legu pli...

Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano

La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉehio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la interlingvistikaj studoj de UAM la 6-an fojon ekde 1998.

Legu pli...

image left

La Universitato Adam Mickiewicz (UAM) estas unu el la plej grandaj kaj prestiĝaj universitatoj en Pollando. La centro de UAM kaj la Novfilologia Fakultato, kie funkcias la Interlingvistikaj Studoj, troviĝas en la urbocentro, je 20 minuta busveturo de la flughaveno, je 10 minuta promeno de la stacidomo, je 20 minuta promeno de la malnova urboplaco.

Legu pli Oftaj Demandoj!

Pri la Interlingvistikaj Studoj rakontas prof. Ilona Koutny, UAM

Al Interlingvistikaj Studoj en Poznań (Pollando) invitas vin prof. Ilona Koutny el UAM Poznań. Novaj studoj komenciĝos en septembro 2017.

Youtube Video

Ivan Colling invitas al Poznań


Al Interlingvistikaj Studoj en Poznań (Pollando) invitas vin Ivan Colling el Brazilo. Novaj studoj komenciĝos en septembro 2017.

Youtube Video

Vidu aliajn filmojn

Kiel Funkcias

Dum la tri jaroj ekzistas po unu sesio en ĉiu semestro (en septembro kaj februaro). Dum intensaj semajno-longaj sesioj en Poznano okazas kvar dek-horaj kursoj kaj ekzamenoj. Dum la semestro la studentoj ellaboras taskojn donitajn dum la sesioj kaj ili povas konsulti kun prelegantoj per retpoŝto kaj per la interreta platformo. Legu pli
La Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (IS) estis fonditaj en 1997 per rektora dekreto en la Lingvistika Instituto de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznań, Pollando), unu el la plej signifaj universitatoj de Pollando. La fondinto kaj gvidanto de la Studoj estas prof. Ilona Koutny, kiu finis i.a. esperantologiajn studojn en la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Loránd Universitato, Budapeŝto, Hungario) ĉe prof. István Szerdahelyi kaj estis lia posteulo post lia morto (1987-1995). La studprogramo de IS sekvas la modelon de la iamaj internaciaj esperantologiaj studoj en ELTE, sed estas pli ampleksa kaj proponas specialiĝojn en la tria jaro. Legu pli
Universitato Adam Mickiewicz
Lingvistika Instituto de UAM, Novfilologia Fakultato
Adreso: Al. Niepodległości 4
PL-61-874 Poznań, Pollando (Vidu la mapon)

Grupo 20016/17

17 persistaj partoprenantoj de la Interlingvistikaj Studoj (el 9 landoj) kaj 18 personoj el 12 landoj, kiuj decidis perfektiĝi pri instruado de Esperanto ... Legu pli

Grupo 20014-2017

Partoprenantoj de la grupo el 14 landoj, kiel Brazilo, Hispanio, Pollando, Svedio, Rusio, Slovakio, Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Nederlando, Belgio, Francio, Granda Britio kaj Irano. Legu pli

Grupo 20011-2014

Partoprenantoj de la grupo el pluraj landoj, kiel Brazilo, Germanio, Italio, Rusio, Svislando, Pollando, Usono kaj Hungario. Legu pli

Lastaj Okazaĵoj

  • 26

    Sep

    Rekorda sesio en UAM, Poznano

    La ĉi-septembra interlingvistika sesio (17-23.09.2016) estis jam la 5a por la gestudentoj, kiuj antaŭ du jaroj komencis siajn postdiplomajn studojn...

    Legu pli
  • 5

    Sep

    Intervjuo kun profesorino Ilona Koutny

    Dum la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas (Litovio) Irina Gonĉarova faris intervjuon kun prof. UAM Ilona Koutny ...

    Iru al la filmejo
  • 22

    Aŭg

    Forpasis Detlev Blanke

    Tute neatendite venis tre malĝojiga novaĵo: Detlev Blanke mortis la 20.08.2016. ...

    Legu pli
  • 19

    Jul

    Ilona Koutny gvidis kurson dum Baltiaj Esperanto-Tagoj

    Ilona Koutny gvidis mallongan kurson pri Esperanto en interkultura komunikado dum BET-52 en Birštonas (Litovio, 2-10 de julio 2016). La kurso okazis en interaga maniero kun multaj diskutoj kaj demandoj. ...

    Legu pli
  • 15

    Jul

    Michel Duc Goninaz - prelegoj kaj intervjuoj

    Ni invitas por konatiĝi kun intervjuoj kaj fragmentoj de filmitaj prelegoj de la forpasinta kolego Michel Duc Goninaz.

    Legu pli
  • 26

    Mar

    Forpasis Michel Duc Goninaz

    Profunde kortuŝis nin la neatendita novaĵo pri la forpaso de Michel. Ni konis lin de jardekoj. ...

    Legu pli
  • 5

    Mar

    Doktora disertaĵo pri artefaritaj lingvoj

    La 4-an de marto 2016 Ida Stria (magistrino pri etnolingvistiko kaj partoprenanto de la nunaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj) sukcese defendis sian doktoran disertaĵon pri interlingvistiko. ...

    Legu pli
  • 3

    Mar

    Jubilea volumo de la interlingvistika revuo JKI

    Ĵus aperis la jubilea volumo de la universitata lingvistika revuo JKI 10 (Lingvo. Komunikado. Informado), kiu estas dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio. ...

    Legu pli
  • 10

    Feb

    La kvara interlingvistika sesio en UAM

    Ne nur komence, en septembro 2014, la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj progresas en siaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio. ...

    Legu pli
  • 1

    Okt

    Riĉa septembra programo en Poznano

    Fine de septembro la esperanta vivo en Poznano (Pollando) vigliĝas pro la universitata interlingvistika sesio (en AMU) kaj la kultura festivalo Arkones. La kunordigo de la du aranĝoj jam de jaroj montras bonajn rezultojn. ...

    Legu pli

La plej kompletaj studoj pri Interlingvistiko, kiuj funkcias ekde 1998

Enprofundiĝi en literaturon, historion kaj movadon de esperanto, konatiĝi kun ĝia lingvistika priskribo, akiri larĝan bildon pri planlingvoj kaj interkultura komunikado.

Jen la konstanta oferto de la Interlingvistikaj Studoj de la pola Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano.

Post plenumo de hejmtaskoj kaj ekzamenoj dum la 3-jara studado, fina ekzameno kaj defendo de diplomlaboraĵo la partoprenantoj akiras atestilon pri plenumitaj interlingvistikaj studoj de UAM. Tiu ĉi kompleksa formado – komparebla al filologiaj studoj kaze de aliaj lingvoj – estas unika.

Postuloj: bona kono de E-o (min. nivelo B2) kaj baza kono de E-kulturo, baza diplomo pri superagradaj studoj (min. licencia / bakalaŭra diplomo).

En septembro 2014 startis nova grupo kun 26 aligintoj el 14 landoj.
La unua sesio okazis inter la 20-24.09.2014.
La dua sesio okazis inter la 31.01-6.02.2015.
La tria sesio okazis inter la 19-25.09.2015.
La kvara sesio okazis inter la 30.01-5.02.2016.
La kvina sesio okazis inter la 17-23.09.2016.
La sesa sesio okazos inter la 4-10.02.2017.

En septembro 2017 startos nova grupo.
La unua sesio okazos inter la 16-22.09.2017.